|
      
|
|
| ||
NEKG - Нижегородский эсперанто клуб "ЛИДЕР" | ||
La EsperoEn la mondon venis nova sento,Tra la mondo iras forta voko; Per flugiloj de facila vento Nun de loko flugu ghi al loko. Ne al glavo sangon soifanta Ghi la homan tiras familion; Al la mond' eterne militanta Ghi promesas sanktan harmonion. Sub la sankta signo de l'espero, Kolektighas pacaj batalantoj, Kaj rapide kreskas la afero Per laboro de la esperantoj. Forte staras muroj de miljaroj Inter la popoloj dividitaj, Sed dissaltos la obstinaj baroj Per la sankta amo disbatitaj. Sur neuhtrala lingva fundamento, Komprenante unu la alian La popoloj faros en konsento Unu grandan rondon familian. Nia diligenta kolegaro En laboro paca ne lacighos, Ghis la bela songho de l'homaro Por eterna ben' efektivighos. L.L.Zamenhof |
|
|
Опубликовано - 26.09.2000 г. |
| Copyright © 2000; Site creation by Darhan |